SES 2014 RU

En tiu ĉi jaro la unuan fojon Somera Esperanto-Studado —
en Rusio, apud Moskvo! La 17 — 25 -an de aŭgusto 2014. ALIĜU!!!

Logotipo de la SES 2014 RU

Niaj novaĵoj


09.08.2014 Legu la saluton de SES-organizanto (la plena teksto estas en la paĝo «Niaj novaĵoj»)
08.08.2014 Programlibro
Aperis programlibro, kiu enhavas detalajn informojn pri la programo, kiu atendos vin en SES 2014 RU: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, kaj tiel plu. Elŝuti (PDF).
01.08.2014 Estos peĉakuĉo dum SES! Se vi ŝatus partopreni ĝin, legu la informon kaj regulojn ĉi-tie kaj sendu la nomon de via prezentado al Klera: pargner@yandex.ru.
10.07.2014 Atenton! Prepariĝu voĉlegi ŝatatajn poeziaĵojn en Esperanto dum la Poezia horo! Pli detale vidu ĉi tie.
05.07.2014 Atenton! Lingva festivaleto!
Dum SES-Rusio okazos Lingva Festivaleto! Ĝi pasos la 23-an de aŭgusto, sabate, inter tagmanĝo kaj vespermanĝo. Prezentado de unu lingvo daŭras 45 minutojn, ĉiuj prelegoj pasos en Esperanto. Se vi deziras prezenti iun lungvon, bonvolu anonci vin tuj al mirinda.strigo@gmail.com. Foresto de la sperto ne gravas: ni helpos al vi prepari la prezentadon!
30.06.2014 Atenton! Se vi anticipe mendos librojn ĉe la eldonejo «Impeto», vi ricevos 10% rabaton! Kiel agi? Elektu la librojn en la interreta librovendejo http://lernolibro.ru kaj sendu la mendon al Dima Ŝevĉenko: retumanto@gmail.com!
23.06.2014 Atenton! Karaj alilandanoj! Bonvolu sendi al la respondeculo pri Moskvaj tagoj Svetlana Smetanina (email: svsmetanina@yandex.ru) informojn pri viaj alvenoj (dato, tempo, stacidomo/flughaveno), se vi ankoraux tion ne faris. Ni ŝatus renkonti vin kaj akompani al la hostelo. Dankon!
21.06.2014 Estas konfirmita la dato de nia tuttaga ekskurso al Sergiev Posad. Ni vojaĝos al ĉi tiu mirinda urbo la 21-an de aŭgusto (ĵaŭde), vizitos la lavron kun la esperantisto ieromonako Tavrion kaj multajn unikajn muzeojn, inter ili — la plej bonan en Rusio Muzeon de ludiloj. Detalojn vidu en la paĝo Ekskursoj.
Al la ekskursoj rajtas aliĝi esperantistoj, kiuj ne partoprenas SES-R. Ne maltrafu la okazon praktiki Esperanton en nova medio kaj vidi diversajn interesaĵojn!
Ĉiuj novaĵoj...

La organizantoj: E@I kaj MEA MASI.

Moskvaj tagoj antaŭ SES 2014 RU

Antaŭ tiu ĉi SES de la 13-a ĝis la 16-a de aŭgusto vi povos konatiĝi kun la plej famaj vidindaĵoj de la rusia ĉefurbo.

Hostelo en la centro de la metropolo kaj ekskursoj estas jam rezervitaj. Legu la programon kaj aliĝu nun!

SES 2014 RU

Okazos en la ripozejo «Komponent», apud la vilaĝo Koltyŝevo de la Solneĉnogorska distrikto, 60 km nordokcidente de Moskvo.

Plej proksimaj urboj estas distrikta centro Solneĉnogorsk (15 km) kaj Zelenograd (30 km) — antaŭnelonge aliĝinga al Moskvo administra distrikto, kun kiu niaj gastoj povas konatiĝi voje.

La programo konsistos el la sekvaj partoj:

  • antaŭtagmeze: ĉiunivela instruado pri Esperanto;
  • posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp;
  • vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko, teumado...

Specialaj eroj de la studprogramo:

  • Tutperioda kurso pri la rusa lingvo.
  • Tradukista kurso.

Esperanto-instruado
Ĉiujn kursojn gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingva nivelo.

 

Solneĉnogorsk

Solneĉnogorsk estas nova urbo de Moskva provinco lokiĝanta je 65 km de Moskvo. La urbo aperis komence de la XX jarcento. Ĝi estas fama pro granda kaj pura lago Seneĵ, kies sud-okcidenta bordo troviĝas centre de la urbo.

Solneĉnogorsk

https://eo.wikipedia.org/wiki/Solne%C4%89nogorsk_(Moskva_provinco)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Sene%C4%B5_(lago)

 

Zelenograd

Zelenograd estas nova urbo, fondita en 1958, konstruita dum la 1960-aj jaroj. Centro de elektroniko (scienco kaj industrio). Oficiale apartenas al Moskvo. En la jaro 1941 dum la Granda patriota milito tie estis plej proksimaj al Moskvo lokoj de frontlinio (batalo ĉe Moskvo). En la urbo kaj apude troviĝas kelkaj konataj monumentoj, dediĉitaj al tiuj eventoj.

Zelenograd

https://eo.wikipedia.org/wiki/Zelenograd_(Moskvo)