Instruistoj
Specialaj kursoj

La ĉefa agaddirekto dum SES estas lernado de Esperanto. Post la paso de la aranĝo ĉiu lerninto ricevos atestilon pri partopreno en 26-hora lingvokurso ĉe la nivelo de A1 ĝis C1, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.

Por ĝuste dividi la lernontojn laŭ la lingvoniveloj dum la alvena tago (la 17-an de aŭgusto, dimanĉe, je la 17-a horo) okazos mallonga skriba lingvotestado.

La instruadon de Esperanto dum SES gvidos elstaraj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton.

Instruistoj

Nivelo A
Aleksandro Blinov

Aleksandr Blinov (u. Ĉeboksaro) estas elstara esperantisto kaj sociaganto por la ĉuvaŝa lingvo kaj kulturo, lanĉinta la movadon de Lingvaj Festivaloj en Sovetunio laŭ la klasika modelo de Denis Keef. Dank’ al liaj penoj en Ĉeboksaro oktobre-2014 tiu festivalo pasos jam la 19-an fojon. Aleksandro estras la propran firmaon, estas tradukisto kaj instruisto en privata lernejo pri la franca, la itala, la ĉuvaŝa kaj Esperanto. Iĝinte esperantisto en 1986, li multe kaj sukcese instruis Esperanton laŭ la aŭtora interaktiva metodo «Vojaĝo al Afriko», estis fondinto kaj enspiranto de la Esperanta Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (EAĈR).

Foto de Aleksandr Blinov

Lingvolernado. Nivelo A

Tiu ĉi kurso estas por tiuj, kiuj faras nur la unuajn paŝojn en ekposedo de Esperanto. Tamen ni tuj multe interkomunikiĝos, praktikante la lingvon dum parolado pri diversaj temoj. Speciale ni atentos la temojn, ligitajn kun lingvoj. Dum la lecionoj ni ludos, iom aktorumos, eĉ gimnastiketos.

Nivelo B1
Szabolcs Szilva (Hungario — Pollando)

Szabolcs Szilva, konata kiel Sabi, estas hungaro, loĝanta en la pola ĉefurbo Varsovio. En 2011 li finis Instruistan Trejnadon en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), kie li ankaŭ studas pri Interlingvistiko kaj specialiĝas pri instruado. En Varsovia Universitato li magistriĝas pri finnugra filologio.

Sabi instruas Esperanton jam 5 jarojn. Li akiradis spertojn pretigante hungarajn studentojn por trapasi KER-ekzamenojn, mem gvidis skriban ekzamensesion, instruis por centoj (!) da junuloj en lernejoj en Mazara del Vallo (Italio) kaj dum multaj E-aranĝoj en diversaj landoj de la mondo, inter cetere — ankaŭ en SES-Slovakio. Li jam ĝojatendas instrui ankaŭ en Rusio.

Foto de Szabolcs Szilva

Lingvolernado. Nivelo B1

En SES-Rusio Sabi gvidos la kurson por tiuj, kiuj jam scias la bazon de la esperanta gramatiko kaj kapablas iom paroli, sed ankoraŭ sentas sin malcerte. Neevitenla rekta metodo, multe da seriozaj klarigoj kaj amuzaj trejnekzercoj kreas amikan senĝenigan etoson kaj garantias sukcesojn al ĉiuj lernantoj de Sabi!

Nivelo B2
Darja Zelenina
Ĉelabinsko

Darja Zelenina (u. Ĉelabinsko) estas specialisto pri ĝermanaj lingvoj kaj interkultura komunikado, dum kelkaj jaroj laboris kiel tradukisto kaj lingvoinstruisto, kaj nun organizas fremdlingvajn parolklubojn kaj skribas por la paĝaro pri lingvaj eventoj en la urbo, podkastas pri lingvoj. Ŝi esperantistiĝis antaŭ kvin jaroj kaj ekde tiam aktive partoprenis E-aranĝojn, verkis artikolojn pri Esperanto en Sovetunio kaj pri esperantista kulturo; parolas Esperanton ĉiutage. Dum la regionaj kaj internaciaj E-renkontiĝoj Darja gvidis novulan programon kaj distrajn ludojn.

Foto de Darja Zelenina

Lingvolernado. Nivelo B2

Ĉu vi jam parolas Esperanton, sed mankas al vi vortoj por pli precize aŭ bunte vin esprimi? Venu al la kurso por la nivelo B2, kiu helpos al vi perfektigi vian gramatikon kaj pligrandigi vian vortprovizon por senlime regi la lingvon internacian. Ni ludos, solvos enigmojn, verkos, aktoros, debatos kaj pridiskutos plej diversajn temojn sole en Esperanto.

Nivelo C
D-r Alersandr Melnikov, akademiano
Rostovo-sur-Dono
AdE

Melnikov Aleksandro S. (1951), esperantisto ekde 1965, diplomita Ĉe-instruisto, doktoriĝis per interlingvistika disertacio (1990), habilit(aci)iĝis (2004) per disertacio, kiu montris kial kaj kiel en Eo eblas produkti, konservi kaj transigi kulturaĵojn, kio similigas la E-komunumon al etno, kiujn specifaĵojn havas lingvopersoneco de «tipa esperantisto» ktp. Laŭreato de akademio Paul Ariste - premio (pro interlingvistikaj meritoj, 2009). En 2013 elektiĝis kiel membro de la Akademio de Esperanto.

Movade: multjare prezidis Rostovan E-klubon. Eksa: estrarano kaj prezidanto de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, TEJO-Komitatano, Ĉef-Delegito de UEA por USSR, estrarano de ASE kaj vic-prezidanto de SEU (tutsovetiaj E-organizoj). Aktuala UEA-delegito en Rostov-na-Donu. «Rusia esperantisto de la jaro» - 2004.

Aŭtore: en la rusa kaj Eo (kun)verkis dekon da libroj kaj centon da artikoloj publikitaj en Sovetio / Rusio kaj eksterlande (Aŭstralio, Britio, Ĉeĥio, Francio, Irano, Japanio, Nederlando, Pollando, Usono); lia eseo «Ekparolu, por ke mi vin vidu aŭ Ĉu esperantisto rekoneblas laŭ paroloj...» gajnis Luigi Minnaja - premion en 2006, la eseo «Leksikaj novismoj kaj neologismoj: ĉu anatemi aŭ odi?» okupis la trian lokon en la Belartaj Konkursoj - 2012.

Instruiste: ekde 1968 gvidis E-kursojn (ekde 1986 laŭ la propra metodo «Instruado — sen turmentado!») kaj seminariojn en pluraj urboj de USSR / Rusio, Ukrainio, Luksemburgio, Norvegio, Aŭstralio, Britio, Germanio, Francio, Nederlando kaj Usono; lekciis ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Kursoj de la Poznana Universitato (Pollando); membro de la Supera Atesta Komisiono de la Rusia Esperantista Unio. Prelegis pri ĝeneralaj, interlingvistikaj, esperantologiaj, E-movadaj kaj E-metodikaj temoj en dudeko da landoj de kvar kontinentoj.

La kurso
Esperanto: lingvokulturologia kaj instru-metodika aliroj

Ĉiu, kiu profesie laboras kun etnaj fremdaj lingvoj, scias, ke por «plena posedo» (cetere, neatingebla!) ne sufiĉas eĉ superbona elparolado de la sonoj, parkera ellerno de la tuta gramatiko (por la esperantistoj — PAG aŭ PMEG kun siaj centoj da paĝoj) kaj senescepta memorfikso de la tuta leksikono (por ni — (N)PIV kun ĉirkaŭ 17 mil radikoj). Restas ankoraŭ frazeologio, parol-etiketo, stilaj specifaĵoj kaj multo alia.

Aparte gravas, ke adekvata kompreno de ajna lingvo ne eblas inter alie sen kulturaj fonaj scioj, specifaj por la koncerna etno, ĉar ĉiu kulturo respeguliĝas en la koncerna lingv(aĵ)o.

La E-kulturologia aspekto en la E-didaktiko dumlonge restadis en ombro.

En nia kurso ni analizos, kial kaj kiel en Eo eblas produkti, konservi kaj transigi kulturaĵojn, kio rilatas al la specifaj fonaj scioj de «tipaj esperantistoj», kio estas apartaĵoj de la esperantista lingva personeco, kio estas esperantonimoj kaj kiel ili formiĝas.

Plia specifaĵo de «profesia esperantisto» estas, ke li/ŝi ofte rolas kiel instruanto. Tial estos prezentitaj kelkaj elementoj de «Instruado sen turmentado! Aŭ: Kiel instrui tedaĵojn distre».

La seminario
Esperanto — Esperantio — Esperantiano

Ni traktos Esperanton kiel lingvon (ekvidos kiom multas malveraj informoj pri Esperanto en ekstermovadaj enciklopedioj: tio estas miskriterioj, miskonkludoj, misprezentoj pri Eo; rezonos pri evoluo de Esperanto kaj kiu «komandas» ĝin; enketos, ĉu en Esperanto ekzistas dialektoj, kiuj kaj kial «lingvaj militoj» ekflamas en Esperantio, k. a.).

Parolante pri Esperantio ni diskutos ĝian «administran sistemon» (ĉu ĝi estas ideala), ideologio(j)n, (mal)prosperadon, (mal)eston de «nure kaj pure» Esperanto-kulturo k. a.

Fine, ni debatos pri esperantianoj: ĉu ekzistas «tipa esperantiano / TE»; se jes, kia estas ties lingva personeco; ĉu TE-j havas komunajn psikologiajn kaj personec-kvalitojn; ĉu esperantianoj formas specifan «etnon» k. a.

Specialaj kursoj

La tradukista kurso
Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Bronŝtejn (u.Tiĥvin) estas mondfama Esperanta tradukisto, verkisto, poeto, bardo, kantisto. Li verkis kaj tradukis pli ol 20 librojn. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio «Antoni Grabovski». Seninterrompa kreado enkadriĝas en movadajn aktivecojn — de prezidanto de Soveta Esperanta Junulara Movado (SEJM) en junaĝo ĝis gvidado de artaj programoj en Universalaj Kongresoj. Lastajn jarojn Mikaelo regule turneas en Eŭropo kun kultur-historiaj prelegoj kaj koncertoj. Li havas grandan sperton pri instruado de Esperanto, speciale por lingvaj perfektemuloj, brile gvidis tradukistajn kursojn por diverslingva partoprenantaro.

Foto de Mikaelo Bronsxtejn

Speciala kurso
Vagado en la tradukarbaro

Kvarseria kurso-meditado pri areto da problemoj, turmentantaj espajn tradukemulojn.

Okazos: 22 — 25 de aŭgusto, dum la studtempo.
Por E-posedantoj.

Enhavo:

  • Ĉirkaŭ la artikolo
  • Tiuj teruraj verboj
  • Metamorfozoj de insektoj
  • Aĥ, Puŝkin, Puŝkin...
  • Tradukista leksiko — stiloj kaj niveloj
  • Ĉu indas traduki kantojn?
Kaj tiel plu.

La kurso pri la rusa lingvo
Natalja Laziĉ

Natalja Laziĉ estas profesia instruisto pri la rusa lingvo kiel fremda laŭ la baza klero. En la jaro 2008 ŝi finlernis en la Moskva ŝtata universitato en la fakultato pri ĵurnalistiko kaj en la sama universitato ricevis la kleron laŭ la fako «Instruado de la rusa lingvo kiel fremda». Ekde tiam jam dum 6 jaroj ŝi instruas la rusan lingvon al eksterlandanoj — homoj de diversaj nacioj, aĝoj kaj profesioj. Preskaŭ 4 jarojn Natalja vivis kaj instruis la rusan en Serbio, en la Academy Language Centre (urbo Novi Sad). Nun ŝi laboras en Moskvo en la firmao Liden & Denz Russian Language Centre. «Mia ĉefa celo, — diras Natalja, — estas instrui la homojn komunikiĝi en la rusa lingvo, parole kaj skribe. Kaj montri, ke la rusa lingvo tute ne estas tiom komplika, kia ĝi foje ŝajnas.»

Partopreninte en la pasinta jaro la Moskvan Lingvan Festivalon kiel prezentanto de la serba lingvo, Natalja ekinteresiĝis pri Esperanto kaj ĵus tre sukcese finis la bazan paroligan kurson de Irina Gonĉarova «Faru la Rondon». Nun ŝi frekventas la Daŭrigan kurson pri Esperanta gramatiko kaj prepariĝas al la maja KER-ekzameno. Malgraŭ ke ŝia metodo de instruado ne antaŭvidas multan uzadon de naciaj lingvoj (kaj ŝi scias la anglan, la italan kaj la serban), ŝi ŝatus scipovi libere komunikiĝi en Esperanto kun siaj SES-lernantoj.

Foto de Natalja Laziĉ

La rusa lingvo estas facila!
De la alfabeto ĝis la kulturaĵoj

18 — 25 de aŭgusto, 9.30 — 13.30
Por komencantoj kaj progresantoj en la studado de la rusa.

Ĉu vi neniam lernis la rusan lingvon? Eble vi scias kiel diri «dankon», «saluton», vi scias, ke la rusa alfabeto estas cirila? Aŭ vi opinias, ke vi ne povas paroli, kvankam iam lernis la rusan, konas la alfabeton kaj la bazon de la gramatiko? Aŭ vi jam povas paroleti, sed volas scii pli? Dum la kurso ni kantos, ludos, kaj, kompreneble, parolos en la rusa. Vi ekpovos konatiĝi, rakonti pri vi, demandi pri la vojo, mendi manĝaĵojn en restoracio. Vi ekscios multon novan pri Rusio, pri la rusa kulturo. Sed plej gravas, ke vi ekkredos, ke la rusa lingvo ne estas tiom malfacila!

Ni lernu kantojn en Esperanto kun Mikaelo Povorin!

Al ni ege bonŝancis! Nian renkontiĝon partoprenos unu el la plej profundaj sciantoj de la rusia kanta Esperanto-kulturo Mikaelo Povorin. Li scias kelkcent kantojn en Esperanto kaj jam pli ol 30 jarojn regule kantas ilin kun gitara akompano por aliaj esperantistoj en renkontiĝoj.

Tradiciaj kantoj estas tre grava parto de la rusia Esperanto-vivo, kiu klare distingas ĝin de la okcidenta Esperanto-kulturo. Dum jardekoj oni verkadis ĉi tie por la plej belaj kaj ŝatataj melodioj esperantajn tekstojn, tradukadis famajn kantojn. Kaj certe inter kantoj, kiujn scias ĉiu rusia esperantisto, estas multaj originalaj: verkitaj de Dina Lukjanec, Vladimir Soroka, Ĵomart Amzeev kaj aliaj famuloj.

Venu al la muzika leciono de Mikaelo Povorin por konatiĝi kun la plej bonaj kantoj de rusiaj esperantistoj!

Apudmoskvaj vesperoj
Mikaelo Povorin

Konatiĝu kun rusaj popularaj kantoj per Esperanto!

Jen vera ĝuo por ĉiuj — kanti popularajn rusajn kantojn en Esperanto! Por esperantistoj estos multaj surprizoj: eble, vi eĉ ne supozis, ke tradukoj de viaj ŝatataj kantoj ekzistas. Por eksterrusianoj estas bonega ŝanco ekscii, pri kio temas la kanto, eble, iam aŭdata en la rusa lingvo, lerni la melodion kaj ekscipovi ĝuste kanti. Speciale atentu, ke la kanzonojn, kiujn vi nun lernos bele plenumi, vi havos eblecon kunkanti dum la Lignofajro, okazonta en romantika sabata apudmoskva vespero! Tial ni kune faros nian Lignofajron neforgesebla!