SES 2014 RU okazos apud la urbo Solneĉnogorsk en la ripozejo «Komponent», kiu distancas je 40 minutoj de la urbo per loka buseto.

Ĉirkaŭe troviĝas naturaj belaĵoj, eĉ lago kun plaĝo kaj boatoj. Sur la tereno estas plaĉegaj laŭboj, kie ĉe deziro povus pasi iuj kursoj. La apuda ĉeval-bredejo ebligos al emuloj rajdi.

Proksimas al nia bazejo historiaj lokoj Ŝaĥmatovo, Klin kaj la Nova Jerusalemo, kien ni organizos duontagaj ekskursoj. Aldone al ili ni planas vojaĝon al la belega lago Seneĵ — perlo de la rusa naturo. Kelkajn fotojn de vidaĵoj de nia kern-urbo Solneĉnogorsk kaj de la ĉarma lago Seneĵ vi povas vidi fine de tiu ĉi paĝo ⇩.

Primaraj bezonoj: ni havos la varian kaj bongustan «svedan tablon» trifoje tage.

Partoprenantoj loĝos en du-, tri-, kvar- aŭ kvinlitaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo en la apartamentoj aŭ en koridoroj. La loĝkondiĉoj estas sufiĉe modestaj. Se vi volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn — ni klopodos vin helpi. Ekzistas ankaŭ eblo tendumi apud la SES-ejo, kondiĉe ke vi kunportos propran tendon.

La koordinatoj de la SES-ejo estas jenaj: 56,156594; 36,786445 (vidu mapojn: YandexGoogle).

Priskribo «kiel atingi» vidu sube ⇩.

Ekrankopio de la Yandex-mapo:

Ekrankopio de la mapo

 

Mapo de la tereno de la ripozejo «Komponent»:

Mapo de la tereno de la ripozejo «Komponent»

 

Kiel atingi

La adreso:

145515, Moskva regiono, Solneĉnogorska distrikto, vilaĝo Koltyŝevo, ripozejo (Dom otdyĥa) «Komponent», 1.
http://www.koltyshevo.ru/contacts.html
Eble, iu bezonos: interurba telefonkodo de la urbo Solneĉnogorsk estas 4962.

Komuna vojaĝo

Ni veturos ĝis la bazejo kune, per la buso, kiun ni speciale mendos! Ĝi iros de Moskvo la 17-an de aŭgusto, dimanĉe, je la 10-a horo matene, senhalte ĝis la ripozejo «Komponent». Vojaĝtempo sen aŭtoŝtopiĝoj — proksimume 1,5 horoj. Prezo de la vojaĝo, la ĝusta tempo kaj loko de la foriro de la buso estas ĝustigota.

Vojaĝo per publika transporto

Se vi elektos vojaĝi memstare, via itinero de Moskvo ĝis la ripozejo konsistos el 2 partoj.

Parto Ⅰ: Moskvo — Solneĉnogorsk

Varianto 1: per trajno. La elektrotrajno foriras de la Leningrada stacidomo (metrostacio «Komsomolskaya») al Solneĉnogorsk (stacio «Podsolneĉnaja»). Taŭgas la trajnoj direkten al la stacioj Podsolneĉnaja, Klin, Tver, Konakovo. Vojaĝtempo estas 1 horo 20 minutoj. Reguleco: proksimume 2 — 3 trajnoj hore (la aktualan horaron ni afiŝos ĉi tie en julio), la prezo de unu bileto estas 115 rubloj (= 2,5 eŭroj). En Solneĉnogorsk necesas transiri de la trajna stacidomo al la aŭtovokzalo (200 metroj).

Varianto 2: per aŭtobuso. Granda komforta aŭtobuso №440 iras de la metrostacio «Vodnyj Stadion» (antaŭlasta stacio de la verda metrolinio, nord-okcidenta ekstremo). Prenu la lastan vagonon direkten de la urbocentro. Eliru straten, de la metro — maldekstren, transiru la aŭtovojon kaj iom maldekstre vi trovos la haltejon, tre proksime. Reguleco: proksimume 2 startoj hore (la aktualan horaron ni afiŝos ĉi tie en julio), la prezo de unu bileto estas 115 rbloj (= 2,5 eŭroj). La biletojn vendas la ŝoforo. Vojaĝtempo estas 1 horo 10 minutoj. La buso alvenas al la aŭtovokzalo de la urbo Solneĉnogorsk (la lasta haltejo).

Parto Ⅱ. Solneĉnogorsk — ripozejo «Komponent»

La buso alportas vin al la Aŭtovokzalo, ĉi tien trafas ankaŭ tiuj, kiuj venis per elektrotrajno.

Plue — estas du ebloj.

Varianto 1: prenu buson №21 (la numero estas blua, ne ruĝa!). Tio estas granda itinera buso (ne minibuso), ĝi iras ĉirkaŭ 1 fojon hore, la unua veturo estas je 4:25, la lasta estas je 21:15 (la aktualan horaron ni afiŝos ĉi tie en julio). La bileto aĉeteblas de la konduktoro en la buso kaj kostas 46 rbloj (ĉirkaŭ 1 eŭro). Ĝi iras 30 — 35 minutojn. Petu la konduktoron anonci al vi, kie plej oportunas elbusiĝi por iri al la ripozejo (demandu: „Dom otdiĥa «Komponent»“). La buso forlasos vin ĉe la bushaltejo «Vilaĝo Koltyŝevo». Iom revenu laŭ la ŝoseo al la vojo, foriranta en arbaron. Laŭ ĝi vi devas piediri ĉirkaŭ 1 kilometron tra la arbaro ĝis la pordego de nia ripozejo. La kavoza asfalto ne lasos vin ĝui la promenadon kun ruligebla valizo.

Varianto 2: prenu taksion. La aŭto de la Solneĉnogorska aŭtovokzalo ĝis la pordego de la bazejo kostas 350 rublojn (= 7,8 eŭroj), se vi vojaĝos kvarope — po 87 rbloj 50 kopekoj (= 2 eŭrojn) de unu persono. Tiuj favoraj prezoj ĝojigos vin nur se vi mendos la urban (Solneĉnogorskan) taksion (+7-965-188-1777, +7-925-172-8272, +7-916-579-08-85), sed ne ajnan, kiu al vi sin proponos.

Vojaĝo per aŭtomobilo el Moskvo

Laŭ la Leningrada ŝoseo 65 km (ĝis la Solneĉnogorska centro), ĉirkaŭ 50 km de MKAD.
Laŭ la Pyatnitskoe ŝoseo de MKAD ĝis la kruciĝo kun la Leningrada ŝoseo, ĉirkaŭ 65 km.

 

Kiel alveni al «Bear-Hostelo en Arbat»

Ĉi tie loĝos SESanoj dum Moskvaj Tagoj

La adreso:

Moskvo, strato Bolŝaja Molĉanovka, 23, enirejo № 2, la 5-a etaĝo.
Vidu en la mapo.
De metrostacio «Arbat» (la blua Fili-linio) turnu vin dekstren, antaŭ la ŝoseo vi ekvidos la subteran trapasejon. Malsupreniru, iru dekstren, transirante al la kontraŭa flanko de la ŝoseo. Eliru el la trapasejo maldekstren kaj moviĝu rekten.
Atinginte la bankon «PSB Promsvjazbank» eniru la arkon.
El la arko — maldekstren, trovu la enirejon 2, de vi ĝi estas la tria. Premu la sonorilon kaj supreniru al la 5-a etaĝo.
Bonvenon!

NB: La prezo de unu vojaĝo en la metroo — 40 rubloj.

 

Fotoj

Klaku sur foto por malfermi ĝin en la plena amplekso.

Solneĉnogorsk

Veturinte al nia ripozejo, ni iros tra Solneĉnogorsk — juna urbo de Moskva provinco (65 km de la metropolo), aperinta komence de la 20-a jarcento. Ĝi estas fama pro granda kaj pura lago Seneĵ, kies sud-okcidenta bordo troviĝas centre de la urbo.

La lago Seneĵ