Moskvaj tagoj

Kiel atingi la «Bear-Hostelon en Arbat», kie loĝos la gastoj dum la Moskvaj tagoj, vidu en la sekcio «Loko».

Moskvo
Programo de Moskvaj tagoj
Ekskursoj tra Moskvo
Ekstrema paŝa ekskurso «Subteraj riveroj de Moskvo»

Amikoj, vi venos al Moskvo — la grandega urbo kun multaj vidindaĵoj, kontrastoj kaj surprizoj. Eĉ loĝante ĉi tie maleblas kapti kaj konsumi ĉion vizitindan. Por ke vi povu post la vojaĝo diri, ke vi vidis Moskvon, ni invitas vin al la Moskvaj tagoj. La evento okazos la 14 — 16-an de aŭgusto kaj plene pasos en la ĉefurbo. Vi loĝos kune en la hostelo. Por promenadoj kaj ekskursoj ni havas profesian ekskursgvidanton-esperantiston. Ekskursoj kaj vizitoj — laŭ la elekto de la venintoj. Jen la ĝenerala informo.

Moskvo

 

Moskvo

Moskvo estas urbo-milionulo kun 12 milionoj da loĝantoj, ĉefurbo kaj plej grava transporta nodo de Rusio. Unue menciita en kronikoj en la jaro 1147, Moskvo dum la 14 — 15-aj jarcentoj fariĝis la plej grava ekonomia kaj politika centro de tiama Ruslando. Tiam estis konstruita ankaŭ la nuna arkitektura ensemblo de Moskva Kremlo. Dum pli ol okcent jaroj la urbo pligrangiĝis, aperis novaj ringoj de defendantaj muroj (nur — Bulvarda kaj Ĝardena ringoj). En 1918 en Moskvon translokiĝis Soveta registaro sub gvido de Vladimir Lenin. Ĝis 1991 Moskvo estis ĉefurbo de Sovetunio; en tiu epoko aperis unika arkitektura stilo, reprezentata per multaj famaj moskvaj konstruaĵoj de la 20-a jarcento.

Rivero Moskvo trairas la urbon de nord-okcidento al sud-oriento. De la rivero videblas preskaŭ ĉiuj plej interesaj kaj konataj urbopartoj, inter ili Vorobjovi — montoj en sud-okcidenta parto de Moskvo kun vasta parko sur iliaj deklivoj; de sur tiuj montetoj videblas la tuta centra parto de Moskvo. Aparta historia loko estas Transmoskvoriverejo («Zamoskvoreĉje»), situanta sude de la Kremlo trans la rivero.

Ekde 1930-aj jaroj funkcias Moskva metroo. Multaj stacioj de la Moskva metroo mem estas gravaj siaspecaj arkitekturaj vidindaĵoj.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Moskvo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Kremlo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Metroo_de_Moskvo

Programo de la Moskvaj tagoj

Merkredo, 13-a de aŭgusto 2014

Veno de gastoj, akceptado en flughaveno(j), enloĝigo al junularaj gastejoj aŭ hoteloj (laŭdezire).
Kiel atingi la «Bear-Hostelon en Arbat», kie loĝos la gastoj.

Ĵaŭdo, 14-a de aŭgusto 2014

Horo Programero Prezo
09:00 — 11:00 Vizito de la muzeo «Palaco de Romanov-bojaroj» en Zarjadje. 5 €
11:30 — 14:30 Busa ekskurso tra Moskvo. Ĉefaj vidindaĵoj: Maneĝa placo, Katedralo de Kristo la Savinto, teatro Bolŝoj, kajo de la rivero Moskva, Paseraj Montoj (Moskva Universitato), ambasadora kvartalo, Novvirgulina monaĥinejo, Parko de Venko en la Kliniĝa Monto, Moskva-Siti, stratoj Tverskaja, nova kaj malnova Arbat. 10 €
15:00 — 16:00 Tagmanĝo en Arbat. 7 — 12 €
16:30 — 18.00 Pieda ekskurso: «Antikvaj stratetoj de Moskvo».
18:30 — 19.00 Vespermanĝo. 7 — 12 €
20:00 — 21:00 Moskva metroo, unu el plej belaj en la mondo. Prezo de la metrobileto

Vendredo, 15-a de aŭgusto 2014

Horo Programero Prezo
10:00 — 13:00 Vizito de la fama bildgalerio de la fratoj Tretjakov. 12 €
13:00 — 14:30 Tagmanĝo. 8 — 10 €
15:00 — 17:00 Ŝippromeno laŭ la rivero Moskva. 12 €
18:00 — 21.00 Vizito de la teritorio de VDNH (Tutrusia Ekspoziciejo, grandega parko kun vidindaĵoj, fontanoj, monumentoj). Veturado per unurela metroo. Prezo de la metrobileto
Por dezirantoj, vizito de la apuda Muzeo de kosmonaŭtiko (maksimume 15 homoj). 7 €
Vespermanĝo en VDNH. 10 — 12 €

Sabato, 16-a de aŭgusto 2014

Horo Programero Prezo
10:00 — 13:00 Vizito de Kremlo kaj Ruĝa placo. 11 €
13:00 — 14:00 Tagmanĝo en GUM (Granda Universala Magazeno). 10 €
15:00 — 17:00 Butikumado. Aŭ vizito de Kolomenskoje, somera rezidejo de rusaj caroj, palaco de Aleksej Miĥajloviĉ (patro de Petro la Granda). 4 €
18:00 Libera tempo.

Dimanĉo, 17-a de aŭgusto 2014

Horo Programero Prezo
11:00 Komuna busveturo al la bazejo «Komponent», la loko de SES RU. 6 €

Ekskursoj tra Moskvo

Muzeo «Palaco de Romanov-bojaroj»

La muzeo troviĝas en la antikva parto de la urbo — Zarjadje.
Ĝi lokiĝas en la sola konstruaĵo de la ⅩⅤ jarcento, kiu restis el la grandaj bienoj de la Romanov-bojaroj. Tie, laŭ legendo, naskiĝis la unua reĝo de la Romanov-dinastio — Miĥail Fedoroviĉ. En la muzeo estas konservita interna aranĝo, oni povas vidi multajn interesajn artefaktojn kaj aŭskulti la rakontojn pri la okupiĝoj de bojaroj en la tempo de dinastio. Mem la konstruaĵo estas tre specifa: de la strato videblas nur unu etaĝo el la tri, kaj la domo dividiĝas je du partoj: la vira kaj la virina. Dum ekskurso vi povos senti praan patriarkan spiriton de la loko.

Adreso: str. Varvarka, 10.
Daŭro: 1,5 h.
Kosto: proksimume 5 eŭr.

Pli detale pri la muzeo vidu ĉi tie:
http://www.moskva-group.ru/tours/977.html
http://ezhikezhik.ru/places/muzei-palaty-boyar-romanovykh-v-zaryade-istorikoarkhitekturnyi-pamyatnik-xvxvii-vv

Pentraĵo de Rjabuŝkin «Сидение царя Михаила Фёдоровича с боярами в его государевой комнате» («Sidado de la caro Miĥail Fjodoroviĉ kun bojaroj en lia cara ĉambro»):
Pentraĵo de Rjabuŝkin

 

Antikvaj stratetoj de Moskvo

Ni malhaste promenos tra mallaŭtaj antikvaj stratetoj apud Arbat — la pleŭ fama en Rusio piedira zono. La unua mencio de la strato Arbat rilatas al la jaro 1493. Spektante ŝanĝojn en ĝia aspekto oni povas ekkoni la eventoriĉan historion de la tuta lando.

Malnova Arbato

 

Tagmangxo en GUM

Ni tagmanĝos en bonega manĝejo en GUM (Ŝtata universala magazeno) sur la Ruĝa Placo.

La averaĝa tagmanĝo (supo, ĉefa plado, trinkaĵo) kostos 5 eŭr aŭ iom pli (ĉiu mem elektos la manĝojn kaj pagas por si). Estas abunda elekto kaj agrabla ripoziga etoso. Vi aĉetos ankaŭ ion por manĝi dum nia longa ekskurso.

GUM

 

Aleksandrova gxardeno

Aleksandrova gxardeno

 

Rugxa placo

Rugxa placo

 

Katedralo de Kristo Savinto

Katedralo de Kristo Savinto

 

Domo de Pasxkov

Domo de Pasxkov

 

Ekstrema paŝa ekskurso

«Subteraj riveroj de Moskvo»

Post la ĉefa ekskursa programo, en unu el tri vesperoj de la Moskvaj Tagoj (14an, 15an aŭ 16an de aŭgusto) ni okazigos eksterprograme por kelkaj scivolemaj kuraĝuloj tute specialan travivaĵon. Tio estas unikega ŝanco konatiĝi kun la mondo de digeroj (esploristoj de artefaritaj subterejoj). Temas pri ĉirkaŭ 2,5 kilometra paŝado-grimpado laŭ la subteraj riveroj, en la 15-metra profundo sin kaŝantaj sub la urbo. La tuta promeno okazos kontraŭflue, sur la vojo estos akvofaloj kaj diversaj obstakloj. La ekskurso daŭros proksimume 3 horojn.

La profesia digero-gvidanto rakontos pri la subtera Moskvo, pri la specifaĵoj de subteraj komunikvojoj de megapoloj kaj specialaĵoj de digeraj esploradoj. La grupon akompanos lerta E-tradukisto. La turistontoj ricevos detalajn instrukciojn, specialajn ekipaĵojn kaj vestojn.

Kondiĉoj por la partoprenantoj: la aĝo ekde 18 jaroj; sanstato, permesanta fizikajn streĉojn; sporta vestaro. Optimuma grupo: 4 — 5 personoj.

La dato dependas de la veterkondiĉoj: en pluva vetero la ekskurso okazi ne povas.

La ekskurso kostas 2000 rublojn (proksimume 40 eŭroj) por persono — speciale por ni je 10,5 eŭro malpli ol normale.

Pro la limigita kvanto de partoprenontoj la dezirantoj estas petataj enskribiĝi tuj!

La ekskurso estas ekster la programo de la Moskvaj Tagoj. Pri ĝi respondecas la akompanonta tradukisto Oĉjo (Oleg Ĉajka). Faru al li viajn demandojn kaj registriĝu ĉe li:
la elektronika adreso: oleg@kontakto.ru
la numero de poŝtelefono: +7 916 677 5935