Niaj novaĵoj


09.08.2014

Legu la saluton de SES-organizanto (la plena teksto estas en la paĝo «Niaj novaĵoj»)
Saluto de SES-organizanto

Estas tre agrable konstati, ke jam naŭan fojon ni havas la eblon kaj honoron okazigi SES – kaj ĉi-foje eĉ unikan, unuan fojon ekster Slovakio, en Rusio, dua SES en unu jaro! La aranĝo dum la jaroj evoluas kaj kio ankaŭ organizantojn tre ĝojigas – kreskas. Ni strebas okazigi aranĝon, kiu estu samtempe eduka kaj amuza – ja ne facilas tasko :) Tamen via partopreno konfirmas, ke ekzistas intereso pri ĉi-speca aranĝo. Ni elkore dankas al vi, ke vi decidis veni, riĉigi tiel la aranĝon – kaj efektive ja entute ebligi ties okazigon. Ni ankaŭ esperas, ke la aranĝo plu evoluos, pliboniĝos (kvalite, enhave, kvante) – pri tio ni bezonas vian helpon – partoprenu aktive la aranĝon, helpu al ni informi pri ĝi, kontribuu al la programo, venigu ankaŭ viajn konatojn ktp.

Persone mi ŝatus tre danki ĉefe al instruistoj (kiuj estas la plej grava parto de la instruista parto de SES) kaj ĉiuj aliaj (helpantoj, organizantoj, artistoj ktp.), kiuj kunkreas kaj ebligas tiun ĉi aranĝon. Mi ankaŭ certas, ke la ĉi-foja okazigo de SES en Rusio havos siajn specifajn trajtojn, kiuj ja povas riĉigi la aranĝon kaj etosigi ĝin en rusa maniero.

Fine nur deziro: ĝuu la aranĝon, lernu Esperanton kaj uzu ĝin – por tio ĝi ja estis kreita!

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto, SES RU-kunorganizanto


08.08.2014

Programlibro
Aperis programlibro, kiu enhavas detalajn informojn pri la programo, kiu atendos vin en SES 2014 RU: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, kaj tiel plu. Elŝuti (PDF).

01.08.2014

Estos peĉakuĉo dum SES! Se vi ŝatus partopreni ĝin, legu la informon kaj regulojn ĉi-tie kaj sendu la nomon de via prezentado al Klera: pargner@yandex.ru.

10.07.2014

Atenton! Prepariĝu voĉlegi ŝatatajn poeziaĵojn en Esperanto dum la Poezia horo! Pli detale vidu ĉi tie.

05.07.2014

Atenton! Lingva festivaleto!
Dum SES-Rusio okazos Lingva Festivaleto! Ĝi pasos la 23-an de aŭgusto, sabate, inter tagmanĝo kaj vespermanĝo. Prezentado de unu lingvo daŭras 45 minutojn, ĉiuj prelegoj pasos en Esperanto. Se vi deziras prezenti iun lungvon, bonvolu anonci vin tuj al mirinda.strigo@gmail.com. Foresto de la sperto ne gravas: ni helpos al vi prepari la prezentadon!
Jam ekzistas la sekva listo de la prezentotaj lingvoj: la ĉuvaŝa, la estona, la franca, la hebrea, la karela, la klingona, la slovaka, la ukraina. Ni tre atendas plilongigon de la listo!

30.06.2014

Atenton! Se vi anticipe mendos librojn ĉe la eldonejo «Impeto», vi ricevos 10% rabaton! Kiel agi? Elektu la librojn en la interreta librovendejo http://lernolibro.ru kaj sendu la mendon al Dima Ŝevĉenko: retumanto@gmail.com!

23.06.2014

Atenton! Karaj alilandanoj! Bonvolu sendi al la respondeculo pri Moskvaj tagoj Svetlana Smetanina (email: svsmetanina@yandex.ru) informojn pri viaj alvenoj (dato, tempo, stacidomo/flughaveno), se vi ankoraux tion ne faris. Ni ŝatus renkonti vin kaj akompani al la hostelo. Dankon!

21.06.2014

Estas konfirmita la dato de nia tuttaga ekskurso al Sergiev Posad. Ni vojaĝos al ĉi tiu mirinda urbo la 21-an de aŭgusto (ĵaŭde), vizitos la lavron kun la esperantisto ieromonako Tavrion kaj multajn unikajn muzeojn, inter ili — la plej bonan en Rusio Muzeon de ludiloj. Detalojn vidu en la paĝo Ekskursoj.
Al la ekskursoj rajtas aliĝi esperantistoj, kiuj ne partoprenas SES-R. Ne maltrafu la okazon praktiki Esperanton en nova medio kaj vidi diversajn interesaĵojn!
Pentraĵo de Dmitrij Dobrovolskij

21.06.2014

Hura! Al nia SES venos la fama pola esperntisto kaj artisto Georgo Hanzlik! Li prezentos al ni koncerton de la propraj kantoj kaj teatraĵon, eble, ankaŭ ion alian. Antaŭĝuu!

20.06.2014

Ĉirkaŭ 30 eksterlndanoj elektis partopreni la riĉan ekskursan programon de la Moskvaj Tagoj, kiuj pasos en la ĉefurbo la 14-an — 16-an de aŭgusto (la tago de la alveno: la 13.08, de la forveturo al SES-R: la 17.08).
Niaj gastoj loĝos en la «Bear-Hostel na Arbate», kiu troviĝas en la strato Novij Arbat kaj facile atingeblas piede de la metrostacio «Arbatskaja».
Se iu deziros aliĝi al la ekskursoj — vi estas bonvenaj!

16.06.2014

Jam tri interesaj majstroklasoj estas anoncitaj dum SES-Rusio (vd: Programo → Majstroklasoj). Se vi scipovas iun manfaradon, proponu vian majstroklason! Estas trafa ebleco demonstri kaj utiligi proprajn lertecojn, natura okazo por pli proksime konatiĝi kun la manlaborŝatantoj kaj bonega lingva praktiko — kun natura bezono vastigi la vortprovizon! Se vi ne sufiĉe regas Esperanton, al vi, certe, helpos via Anĝelo!
Skribu al: mirinda.strigo@gmail.com.

11.06.2014

Al SES 2014 RU aliĝis ĉirkaŭ 100 homoj el 14 landoj — ne malbonas por la unua fojo — ĉu? :) Eksterlandaj partoprenontoj estas atendataj el: Belgio, Britio, Ĉinio, Francio, Irlando, Germanio, Hungario, Litovio, Pollando, Slovakio, Svedio, Ukrainio, Vjetnamio.

11.06.2014

Iom pli ol 10 eksterlandanoj aliĝis al la tutperioda kurso pri la rusa lingvo, instruata en Esperanto. Fine de la kurso ĉiu sukcesinto ricevos la SES-Atestilon :)