Aligatorejo

Gvidanto: Jana Ĥusanova
(Ekaterinburg, E-klubo «Arĝenta Flamo»)

Jana Ĥusanova

Добрый день! Buongiorno! Good afternoon! Guten Tag!

Esperantaj renkontiĝoj estas ne nur Esperanto. Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn kaj ekzisto de multaj poliglotoj inter Esperantistoj pruvas tion. Sed ĉiu poligloto bezonas eblecon praktiki la parolatajn lingvojn.

En aligatorejo ni kolektiĝos por aligatori (paroli ne en Esperanto kaj ne en denaska lingvo). Dum diskutoj, ludoj, teumado ni ĝuos poliglotan multlingvan etoson kaj eblon paroli en diversaj lingvoj.