Kinejo

Gvidanto: Matthieu Desplantes
Francio, E@I

Dum nia SES preskaŭ ĉiutage estos projekciataj filmoj kun Esperanto-subtekstoj. Atendas vin diversaj specoj de filmoj — fabeloj, komedioj, scienc-fikcio. Detala programo de la filmoprojekciado aperos en la program-libro de SES.

Jen la provizora listo de la montrotaj filmoj:

  • Seksmisio (Seksmisja). Sciencfikcio, komedio. Pollando, 1984.
  • La knabino kun oranĝoj (Appelsinpiken). Dramo, romantiko. Norvegio, 2009.
  • En Juli(o) (Im Juli). Vojaĝfilmo, komedio. Germanio, 2000.
  • La ŝranko (Le Placard). Komedio. Francio, 2001.
  • Starbuck. Komedio, dramo. Kanado, 2011.
  • Vuk. Animacia filmo. Hungario, 1981.
  • Estas mirinda vivo (It’s a Wonderful Life). Dramo. Usono, 1946.