Prelegoj

Mikaelo Bronŝtejn

Literaturo
La mondo de fratoj Strugackij

Lumbildigita rakonto de la tradukinto de la 9 romanoj kaj persona koninto de Boris Natanoviĉ.

Kio estus okazinta, se...? Ekzemple, se terano — spacesploristo trafu la planedon kun homeca civilizo simila al la tera mezepoko? Aŭ se ekzistu speciala esplorinstituto pri magio kaj misteroj? Aŭ se du mondoj, paralele ekzistantaj en la tempofluo, ekesploru unu la alian? Aŭ... Ĉiam ekstersupozan, rave atentokaptan respondon al tiuj demandoj donas verkoj de la brilaj inventistoj de situacioj, plej famaj sciencfikciaj verkistoj de Rusio, fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij.

Laŭ kontrakto, signita de eldonejo «Impeto» kaj la aŭtoro en 1996, dek du romanoj de fratoj Strugackij rajtas aperi en Esperanto. Ĝis nun estas aperintaj dek, kaj la laboro daŭras.

Mikaelo Bronŝtejn prezentas la fratojn Strugackij — ilian ekstreme malfacilan, obstinan iron al monda rekono, verkojn la plej ŝatatajn kaj amuzajn eventojn dum lia traduka laborego ĉe tiuj verkoj.

http://www.impeto.trovu.com/auxtoroj/strugackij


Nikolao Gudskov

Naskiĝis en 1953, esperantisto ekde 1982.

Estas kandidato de biologiaj sciencoj, universitata instruisto de la modernaj konceptoj de la natursciencoj kaj filozofio; dum pluraj jaroj laboras en sociaj organizoj okupiĝantaj pri defendo de homaj rajtoj. Dum multaj jaroj li estis estrarano de REU (dufoje — ĝia prezidanto), instruis la lingvon al komencantoj kaj progresantoj, redaktis gazetojn, organizis plurajn renkontiĝojn (inter ili — la 74-an Kongreson de SAT en Moskvo en 2000-a jaro). Li estas aŭtoro de kelkaj ruslingvaj libroj pri Esperanto, multnombraj esperantlingvaj artikoloj kaj libroj pri la rusa kaj esperanta kulturoj, kaj sciencpopularaj originalaj libroj pri biologio kaj filozofio.

Nikolao Gudskov

Literaturo

1. Rusa literaturo, tradukita en Esperanto

Esperantigo de la rusa beletro komenciĝis ekde la unuaj tagoj de la ekzisto de la lingvo, kaj nun preskaŭ ĉiuj gravaj rusaj poetoj kaj prozistoj, ekde «Eposo de militiro de Igorj» ĝis romanoj de fratoj Strugackij, ekzistas en Esperanto. Pri tradukado okupiĝis kaj okupiĝas eminentaj spertuloj — sed ankaŭ homoj kun malpi elstara talento. Dank’ al tio la internacia E-kulturo pliriĉiĝas per la specifa gusto de la rusa kulturo, pens- kaj esprimmanieroj.

Rusa literaturo, tradukita al Esperanto

2. Originala Esperanto-literaturo: kontribuo de rusaj esperantistoj

Inter rusaj esperantistoj ekzistis pluraj elstaraj aŭtoroj de originala beletro: pli da poetoj (Ĥoĥlov, Miĥalskij, Nekrasov, Logvin, Gusev, Tornado, Giŝpling kaj multaj aliaj), sed ankaŭ brilaj prozistoj (Ŝirjaev, Varankin, Bronŝtejn). Ili kreis kelkajn gravajn literaturajn skolojn, kiuj signife influis evoluon de la originala Esperanto-literaturo. Plej gravas, ke ili enkondukis en ĝin la stilajn rimedojn, pruntitajn el la rusa literraturo, trafe adaptante ilin al la vivo internacia.

Originala Esperanto-literaturo: kontribuo de rusaj esperantistoj

Anna Striganova

Moskvo

Anja naskiĝis en 1987, esperantistiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. En la jaro 2012 kune kun Dmitrij Ŝevĉenko ŝi aktivis kiel loka organizanto por la Moskva lingva festivalo (MLF-6) en RUDN.

Kune kun Dima Ŝevĉenko ŝi lanĉis la projekton «Fabelaj mondoj» en la rusa kaj Esperanto, kie aperas pupoj, bildoj, fotoj, fabeloj. Tiun ĉi projekton Anja prezentos dum SES-R enkadre de la samnoma ekspozicio.

Literaturo

Fabeloj de la rusiaj popoloj
Historia, filozofia kaj scienca vidpunktoj

La unua genro de arto en la homa mondo, fabelo aperis en la nememoreblaj pratempoj same libera kaj de ajna religio, kaj de ajna vero, apartenanta nur al homo, kaj gardanta ĉiujn liajn sciojn, ĉiujn liajn fantaziojn, ĉiujn liajn revojn tra diversaj kulturoj, tra senfino de la tempo.

Dum la prelego mi rakontos pri la teorioj de rusaj mitologiaj skoloj, kiuj rilatas al la deveno kaj evoluo de popolaj fabeloj, kaj pri verkoj de rusaj sciencistoj pri la specialaĵoj de tiu ĉi antikva ĝenro, pri ĝia filozofia, psikologia kaj historia valoro. Uzante fabelojn de diversaj rusiaj popoloj ni vidos kiamaniere sub la influo de kulturoj kaj epokoj sinsekve ŝanĝiĝis religioj, kiujn hodiaŭ oni nomas unuvorte — paganismo, sed vere religioj tute diversaj. Ni ekscios la fontojn de multaj superstiĉoj kaj antaŭsignoj, je kiuj ni kredas ĝis nun. Kaj finfine ni konatiĝos kun diversaj kulturoj, ene de kiuj naskiĝis popularaj fabelaj estaĵoj, post tio ili, povas esti, ne ŝajnos plu tiel magiaj, sed ekhavos sencon, eble multe pli gravan.


Dmitrij Ŝevĉenko

Moskvo
Eldonejo «Impeto»

Dmitrij Ŝevĉenko estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj sukcese defendis magistran disertacion pri la temo «Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado».

Li okupiĝas pri post-universitataj studoj pri komunikado en Esperanto, partoprenas multajn sciencajn konferencojn, kie prelegas pri Esperanto-komunikado kaj Esperanto-ĵurnalismo, aŭtoras priesperantajn artikolojn en la ruslingvaj sciencaj revuoj. Kunordiganto de E-eldonejo «Impeto». Membro de AIS kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, preleganto de Internacia Vintra Universitato. En la jaro 2012 Dmitrij Ŝevĉenko kune kun Anna Striganova aktivis kiel loka organizanto por la Moskva lingva festivalo (MLF-6) en RUDN.

Dmitrij Ŝevĉenko

Eldona agado, informado

Kio atendas paperajn librojn?
Libroj kaj elektronika mondo

Kio okazas kun la merkato de tradiciaj paperaj libroj nuntempe? Ĉu ili malaperos? Ĉu aŭdvida enhavo anstataŭigos la tekston, kiel fonton de la informoj kaj inspiro? Ĉu estonte ekzistos la klasikaj libro-verkistoj? Kiaj ŝanĝoj nun okazas kun sistemo de kopirajtoj?

Kie eblas trovi elektronikajn librojn en Esperanto kaj kio atendas ilin estonte? Dum la prelego ni provos respondi al tiuj ĉi kaj aliaj demandoj.

Krome ni parolos pri la nuntempaj teknologioj kaj formatoj, kiujn eblas uzi por legi senpaperajn librojn.

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

Moskvo, eldonejo «Impeto».

Fabelaj mondoj
Prelego-prezentado

Projekto de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova «Fabelaj mondoj» estas historietoj, pupoj kaj bildoj, unuigitaj per unu sola temo, tiu temo nomiĝas «Fabelo». Atentu! Vi certe jam sukcesis pensi: «Fabeloj do ekzistas por infano». Kaj vi eraris, same kiel miloj kaj miloj plenkreskuloj eraras.

Fabelo estis kreita de unu homo por rakonti al la alia homo pri la mondo, la mondo mem — tia kia ĝi estas. Fabelo iris tra la tuta historio de la homa mondo, timigis kaj kuraĝigis, inspiris kaj vekis la endormiĝintajn, transformigis la ordinarajn homojn al la herooj kaj vagabondoj. Vi ja ne kredas ke en nia moderna mondo nur infanoj volas fari heroaĵojn kaj vagadi tra la Tero, ĉu ne?

Dum la prelego, ilustrita per niaj pentraĵoj, fotoj kaj pupoj, mi rakontos pri diversaj flankoj de la fabelo. Kaj pri la plej grava fabelo de la mondo, fabelo pri tio-ne-sciante-kio kaj ĝia feliĉa sekreto.

Peter Baláž

Slovakio, E@I

Peter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto, loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de SES (ekde 2007) kaj KAEST 2010 kaj 2012. Li estas estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj antaŭe aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio. Studis en Esperanto Interlingvistikajn studojn en UAM Poznan. En la 2012 — esperantisto de la jaro laŭ la versio de la revuo «La Ondo de Esperanto».

Kelkaj liaj ŝatokupoj: libroj, sci-fi filmoj, metala muziko, meditado, psikologio, kuirado de vegetaraj manĝoj.

Esperanto-movado, Esperanto-organizoj

E@I — aktuale pri ĝia agado

Eĉ se vi konas E@I, vi, eble ne bone konscias, pri kio la organizo ĝuste en nunaj tagoj (semajnoj, monatoj) okupiĝas. Ĉiujn freŝajn novaĵojn vi povos ekscii dum la prezento. Plej lastaj (kaj ankaŭ nur planataj) projektoj, lastatempaj eldonaĵoj, retpaĝoj, EU-projektoj. Ni malkaŝos (preskaŭ) ĉion :-)

MEA MASI

Esperanto-movado, Esperanto-organizoj

Konatiĝu: MEA MASI

Prelegantoj:
Mirina / Irina Gonĉarova,
Odincovo, MEA MASI;
klera / Julia Samsonova,
Rjazanj — Moskvo, MEA MASI.

Moskva Esperanta Asocio «MASI» (MEA MASI) estas la loka organizanto de la unua SES en Rusio, lanĉita de E@I. En la jaro 2015 MASI iĝos jam 20-jara, kaj ĝi havas vere gloran historion. Sed ni ŝatus rakonti al vi pri niaj nunaj celoj, streboj kaj konvinkoj, pri niaj aktivecoj, aranĝoj kaj E-kursoj, pri niaj sukcesoj kaj malfacilaĵoj. Ni esperas, ke interesitoj povos ĉerpi el nia riĉa sperto iom da utilaĵoj por la propra loka kaj internacia agado.

Aleksandro S. Melnikov

Membro de la Akademio de Esperanto, d-ro hab,
Rostov-na-Donu.

Esperanto, interlingvistiko

Kiel «artefarita lingvo» naturan kvazaŭetnon kreis
Prelego-prezentado

Daŭro: 2-foje po 1 horo.

Ĉu Esperanto estas nur artefarita lingvo? Ĉu la esperantista komunumo estas nova tipo de sociero? Ĉu ĝi similas al etno? Ĉu ekzistas «tipa esperantisto»? Ĉu vi mem estas «tipa esperantisto» aŭ... normalulo (malgranda testo por dezirantoj)?

Esperanto: kia oni vidas ĝin en referenc-libroj, enciklopedioj kaj sciencistaj rondoj;
kaj kia ĝi estas fakte
Prelego

Daŭro: 1 horo.

Kion faru homo, kiu unuafoje renkontis la vorton «Esperanto»? Estus plej logike, se li/ŝi konsultus fidindan enciklopedion aŭ legus en renoma lingvistika libro. Tiam... li ricevus aron da misgvidaj informoj. Kiuj? Vi ekscios dum la prelego.

Reflektiĝo de la specifa esperanto-kulturo en publicistiko
Prelego

Daŭro: 1 horo.

Adekvata percepto de publicistikaj tekstoj antaŭvidas komprenon de senco (kion diris la aŭtoro), kromsenco kaj pragmataj aspektoj (kion li aludis, kiun asocion atendas, ĉu li parolis serioze aŭ humure, satire, ironie, parodie, por kio li diris tion k. s.) kaj pritakson de la estetika / emocia konsistero (esprimecon). Ĉio ĉi ofte ne eblas sen havo de specifaj fonaj scioj el la sfero de la Esperanto-kulturo, inkluzive scioj pri la Esperanto-kulturaj «scenaroj», konceptoj, idealoj, kondut-specimenoj k. s. Apartan gravecon havas en publicistikaj Esperanto-tekstoj esperantonimoj — vortoj kaj vortkunoj, kiuj respegulas ekskluzive la Esperanto-kulturon kaj kiujn ne eblas «simple traduki» (sen kulturologia komento).

Eĉ esperantistoj kapablas ŝerci
Prelego pri vortludoj en Esperanto

Daŭro: 1 horo.

Vortludoj — nura amuzaĵo aŭ grava atributo de viva lingvo kaj reala komunikado? Kio en Esperanto kiel lingvo ebligas vortludojn? Kiuj tipoj de vortludoj en Esperanto (entute ĉirkaŭ 40) ekzistas? Prezento de la libro «Vortludoj kaj luda komunikado...» de la preleganto.

Aleksandr Blinov

u. Ĉeboksari,
Junulara Esperanta Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR).

Lingvistiko

La lingvoj en Rusio

Ni parolos pri socia situacio de lingvoj en Rusio, pri la multlingveco kaj diverseco de lingvoj en la ŝtato. Iom da interesaj faktoj kaj ciferoj helpos pli bone kompreni pri la stato de diversaj lingvoj en la grandioza teritorio de nia lando, kio, eble, gvidos eĉ al kunlaboro en tiu ĉi kampo.

Ingvar Enghardt

Svedio

Manĝkutimoj

Tempeo — mirakla alternativa nutraĵo el Indonezio
Prelego kaj majstroklaso

Daŭro: 75 minutoj.
Kvanto de partoprenantoj: 10 — 12 peronoj.

Tempeo estas tradicia indonezia manĝo, vegetara altvalora proteina produkto, farebla dum 24 horoj. Ingvar malkovros al ni la sekreton de agnosko de tiu valora proteinenhava manĝaĵo far de sciencistoj de la ekstera mondo kaj la enigmon de populariĝo de tempeo en okcidentaj landoj — kiuj pli kaj pli konsciiĝas pri sia misnutrado. Ni ekvidos la sojan industrion ankaŭ de ekologia vidpunkto. Ni ekscios, kiel kuiri kun esploremo kaj fantazio, kaj miros pri varieco de soj-produktoj. Eĉ pli: al ni bonŝancos gustumi la kuirartaĵojn, kiujn Ingvar preparis speciale por ni dum tiu ĉi SES!

Rakoen Maertens

Belgio

Rakoen estas studento de la Universitato de Gento (Belgio), esperantistiĝis dum novjara renkontiĝo 2012 — 2013 en Germanio.

Psiĥologio kaj filozofio

Futura humaneco: transhumanismo kaj artefarita intelekto

Transhumanismo, unikeco, artefarita intelekto, teknologia revolucio, kaj tiel plu. Ĉio tio estas komenco de grandaj ŝanĝoj, kaj fino de la normala homeco. Mi estas gvidanto de la projekto «Delta Humanity» pri futura evoluo. Jam multaj jaroj mi okupiĝas pri persona evoluo (psiĥologio) kaj futura revolucio (transhumanismo). Nun mi volas prezenti kion mi lernis, kaj volas kombini miajn ideojn de psiĥologio kun teknologio. Mi ankaŭ prezentos la projekton, kaj rakontos kiel vi povus kunlabori por konstrui pli bonan futuron.

Mi invitas al la kunlaboro esperantistojn de la tuta mondo.

Kontaktinformon vi trovas ĉe http://www.rakoenmaertens.be.

Julia Samsonova / Klera

Moskvo, MEA MASI

Filologio, kulturologio

D. S. Liĥaĉov — modelo de rusa intelektulo

Unu el la plej elstaraj rusaj humanismaj sciencistoj de la XX jarcento, historiisto, filologo, grava socia aganto Dmitrij Sergejeviĉ Liĥaĉev (1906 — 1999) montris per sia personeco tipon de la absolute rusa inteligentulo, patrioto de sia kulturo, malinklina tamen al naciismo en ĉiuj ĝiaj rivelaĵoj. Li iĝis unu el organizantoj kaj inspirantoj de Sovetia (poste Rusia) Fondaĵo de Kulturo, al lia aŭtoreco atribuiĝas projekto de la Deklaracio de kulturaj rajtoj. Dum la prelego mi konatigos vin kun la biografio de la sciencisto kaj kun liaj ŝlosilaj ideoj pri historio kaj kulturo de Rusio, ĝia loko en la monda historio, pri la plej gravaj spiritaj ecoj de la homo kaj pri ekologio de kulturo.

Semantikaj primitivoj de Anna Veĵbicka

Teorio de semantikaj universalaĵoj kaj bazaj konceptoj, kiun prezentis tutmonde fama lingvisto Anna Veĵbicka, tre influis la evoluon de semantiko, kulturologio, filozofio kaj humanitarian ideumadon ĝenerale. Semantiko — estas scienco pri senca signifo de lingvaj unuoj, tamen dank’ al multaj esploroj de sciencistoj en la tuta mondo iĝis ebla konsidero pri la semantiko de kulturo. Anna Veĵbicka estas la unua, kiu penis ĉiuflanke priskribi lingvon kaj kulturon per la lingvo de semantikaj primitivoj — tiuj fundamentaj nocioj, sur kiuj baziĝas pensmaniero de ĉiu popolo. Dum mia prelego mi provos ekspliki al vi, kio estas natura semantika metalingvo, kiel ĝi povas helpi kompreni aliajn kulturojn, ankaŭ mi rakontos pri la plej gravaj konceptoj de la rusa kulturo de la vidpunkto de A. Veĵbicka.