Sporto kaj sano

Sporta tago — jes, okazos,
sed sportaĵoj kaj aliaj aferoj pri sana vivmaniero pasos tra la tuta aranĝo.

En la ripozejo ekzistas multaj eblecoj por sportumi: estas tenisaj kortoj, korbopilkaj kaj retpilkaj placetoj, estas eĉ saŭno kun baseno. Ni organizos konkurojn, naciajn ludojn kaj energiajn dancojn.

Minikurso de meditado

Gvidanto: Peter Baláž,
Slovakio.

Temo: sano, psiko.
Enhavo: teorio kaj praktiko de meditado.
Daŭro: 2 fojoj po 1 horo.
Nombro de partoprenantoj: ne limigita.

Prezento-diskuto-praktikado:
Kio estas meditado? Por kio ĝi utilas? Ĉu eblas facile lerni ĝin? Kiel ĝi rilatas al esplorado de homa konscio? Kiel funkcias nia cerbo? Ĉu ni kapablas regi nian menson kaj atingi internan silenton? Budho — simpla homo kun malsimpla persistemo? Venu aŭskulti, diskuti kaj eble eĉ mediti :)

Sano
Konsultado de dermatologo

Konsultanto: d-ro Jelena Afanasjeva,
u. Volgodonsk.

Klientoj: ĉiuj dezitantoj.
Nombro de partoprenantoj: ne limigita.
Loko kaj tempo: oportunaj por vi kaj la doktoro.
Daŭro: 15 minutoj por 1 homo.

Profesia kuraciasto-dermatologo volonte konsultos ĉiun deziranton pri haŭt-problemoj. La konsultado pasos en Esperanto ;) Kaptu la okazon ekscii pli pri la propra sanstato kaj ricevi lingvan praktikon kun uzo de speciala leksiko!

Sporta ludo
Gorodki

Gvidanto: Jekaterina Lozina,
Moskvo, MEA MASI.

Gorogki estas rusa nacia sporta ludo. Ludas du aŭ kelkaj teamoj.

Dum la ludado de determinitaj lokoj oni devas per alcela ĵeto «elbati» bastonojn de figuro, kiun oni kreis diversmaniere el kvin lignaj cilindroj. Tiaj cilindroj nomiĝas «gorodki». Ĉi tiun ludon plezure ludis rusaj verkistoj Tolstoj, Andrejev kaj Gorkij, kantisto Ŝalapin, kaj nun ludos ni.

La celo de la ludo estas konsumi tiel malmute da ĵetoj kiel vi povas por elbati «gorodki» eksteren de la kampo «gorod». La unuan ĵeton oni faras de plej malproksima ĵetloko, kiu nomiĝas «kon». Se vi povos elbati «gorodok» tra limo de «gorod», sekvan ĵeton vi rajtas fari de proksima ĵetloko — «polukon». Kiu teamo uzos plej malmulte da provoj, tiu teamo venkos.