Viaj prezentadoj

Mi rekomendas legi

Gvidanto: Mirina / Irina Gonĉarova,
Odincovo, MEA MASI.

Geamikoj, imagu ke alilandano petas vin nomi unu beletraĵon por pere de ĝi ekkoni ion gravan pri via lando, via kulturo, via popolo. Necesas rakonti pri tiu verko tiel, ke oni nepre ekdeziru ĝin legi, kaj poste legi koncernan literaturon plu kaj pli.

Tio povas esti agnoskita klasikaĵo de la lerneja programo aŭ verko de ankoraŭ malmulte konata nuntempa aŭtoro — ne gravas! Plej gravas, ke ĝi tuŝis vian koron, kaj vi dezirus transdoni vian ŝaton al la amikaro. Ekzisto de traduko en Esperanto ne estu konsiderata.

Ni invitas vin fari la malfacilan elekton kaj prepari en Esperanto prezenton de via plej ŝatata nacia literaturaĵo. Enhavo de la elpaŝo — laŭ via bontrovo. Vi povas rakonti pri historio de la kreado, pri la temaro, pri graveco por la kulturo de via popolo, pri aktualeco, pri kial ĝuste la verko estas proksima persone al vi.

Nepre dediĉu 1 minuton por legi fragmenteton en la nacia lingvo. La tuta tempo de la prezentado: 15 minutoj. Dezirindas montri paperan libron. Vi rajtas uzi (aŭ ne uzi) iujn ajn teknikajn rimedojn.

Pri via intenco fari la prezenton bonvolu informi laŭeble baldaŭ: mirinda.strigo@gmail.com.

Koran dankon por via preteco partopreni la novan projekton — kaj per tio subteni ĝin!

Demandaro por ĉiuj (ne gravas partopreno en SES-R): docs.google.com

 

Peĉakuĉo

Gvidanto: Klera / Julija Samsonova,
Moskvo, MEA «MASI».

Kio estas Peĉakuĉo?

Peĉakuĉo estas interesa prezentformato de kurtaj elpaŝoj, intence limigitaj je formo kaj daŭro. La celo de tiaj prezentadoj estas rapide konatigi la spektantojn kun diversaj interesaj ideoj, projektoj kaj temoj. Origine la vorto «Peĉa-kuĉa» signifas en la japana lingvo «babilado», sed oni konsideru, ke dum la prezentado oni rajtas paroli pri kiom ajn serioza afero.

Reguloj de Peĉakuĉo
Regulo №1
Via prezentaĵo devas esti farita en la programo PowerPoint, ĝi devas enhavi 20 foliojn. Nek pli, nek malpli!
Regulo №2
Ĉiu folio de la prezentaĵo estas montrata nur dum 20 sekundoj, poste folioj ŝanĝiĝas aŭtomate. Do, via akompana rakonto (komento) por ĉiu folio devas daŭri 20 sekundojn.
Regulo №3
Logike sekvas el la unuaj du: suma tempo de prezentaĵo estas 20 folioj x 20 sekundoj = 6 minutoj kaj 40 sekundoj.
Regulo №4
Sur la folioj de la prezentaĵo devas esti nur bildoj! Foje eblas aldoni titolojn — sed ne pli ol 3 vortoj.
Regulo №5
Via rakonto ne devas dubli la informon sur la folioj de prezentaĵo! La bildo kaj via rakonto devas komuniki unu kun la alia.
Regulo №6
Post prezentaĵo vi havos 6 minutojn kaj 40 sekundojn por respondi demandojn de la spektantoj. La tempo por respondoj povas esti limigata pro granda kvanto de elpaŝantoj.
Kiel fari vian prezenton pli interesa
  • Parolu per simplaj vortoj. Ne indas malfaciligi vian prezenton per terminoj, kiujn neniu konas. Se vi ŝatus uzi la terminon, bonvolu klarigi ĝin. Prezento devas esti facila por aŭskultantoj. Provu atingi koron de la aŭskultantoj. Akceptu aŭskultantojn ne kiel aŭditorion, sed kiel kunparolantojn.
  • Preparu la rakonton anticipe. Belaj folioj de prezentaĵo estas mojosaj, sed ankaŭ via parolo devas esti bela kaj senerara. Vi povas mallonge skizi la planon de la elpaŝo por prepari vin por la sinsekvo de la rakonto.
  • Interesigu per la unuaj vortoj. Klare montru la temon de la rakonto, por kio kaj kial vi rakontas ĝin. Se via rakonto estos enua, apenaŭ iu aŭskultos ĝin atente, eĉ se vi preparis interesan finon. Interesigu per la komenco.
  • «Bildigu» belajn imagojn en la mensoj de aŭskultantoj. Ju pli bunta estas la bildo, des pli bone ĝi estas akceptata. Preparu belajn bildojn. Multaj personoj akceptas informojn pli bone vidante ol aŭskultante.
  • Aldonu humuron. Por ke via prezentaĵo estu pli vigla, vi povas aldoni en ĝin ion gajan :)
Referencoj

Konsultu tiujn ĉi resursojn por kompreni, kio estas ideala elpaŝo:

P.S. Se vi ŝatus partopreni en Peĉakuĉo dum SES, bonvolu turni ĉiujn viajn demandojn al Klera (pargner@yandex.ru) kaj rapide sendu la nomon de via prezentado.